Description: Kio kaŝiĝas en asteroido enfosiĝinta en glacian grundon? Kial Mila malaperis el la reto? Kiam surteriĝos la nevola kosmoŝipisto? Kia amuzparko kreiĝos sur Proteo? Kiel gepatroj el la 22a jarcento silentigas sian bebon? Kies homkorpo vendiĝas en disaj partoj? Kiom da jarcentoj amo kapablas trairi? Kie pluvivi dum klimataj tutteraj katastrofoj? Kiu murdis Karlo Darvino? Ĉu artefarita intelekto solvas niajn problemojn aŭ venigas novajn minacojn? 22 rakontoj, sendependaj, ofte humuraj. Pluraj mallongas kaj rapide legeblas. Ĉi tiu libro tutsimple celas plezurigi vin. Legu, ĝuu!
Brief description: Laure Patas d'Illiers verkis la libron. Ŝi vivas en Parizo, Francio. Kiel komputada inĝeniero ŝi helpas disvastigi la uzon de liberaj programoj en la francaj publikaj administracioj. Ŝi devenas el malnova franca nobela familio. Ŝi estas konsiliano de la franca branĉo de Eŭropo Demokratio Esperanto. Ŝiaj tekstoj aperis en pluraj gazetoj. Ŝi plurfoje estis premiita de la Belartaj konkursoj de UEA. http: //verkoj.com/verkistoj/laure-patas-dilliers/ François Lo Jacomo lingve kontrolis la libron. Li estas akademiano https: //eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Lo_Jacomo