Book Cover

Somermeza dramo

Contributor(s): Jansson, Tove (Author), Johansson, Sten (Translator)

ISBN: 9780902756755

Publisher: Esperanto-Asocio de Britio

Binding Types:

$14.00
$26.95 (Final Price)
$25.75 (100+ copies: $25.00)
List/retail price:
$14.00
- +
Buy

Pub Date: June 24, 2024

Lexile Code: 0000

Target Age Group: 07 to 11

Physical Info: 0.39" H x 7.48" L x 4.72" W ( 0.38 lbs) 142 pages

BISAC Categories:

Juvenile Fiction | General

Descriptions, Reviews, etc.

Description:

La akvo simple altiĝas, altiĝadas, kaj ĉio ekflosas. Jen aperas drivanta teatro, kaj per tiu la Mumin-familio drivas en somermezan nokton plenan de sorĉo kaj surprizo, kun novaj amikoj kaj malamikoj.

Brief description: Tove Jansson (1914-2001) estis svedlingva artistino kaj verkistino el Finnlando. Ŝiaj infanlibroj pri Mumintrolo kaj aliaj estaĵoj en Muminvalo fariĝis tutmonde konataj, sed ŝi verkis ankaŭ romanojn kaj novelojn por plenkreskuloj.Tove kreskis en artista familio en Helsinko. Ŝia patro estis skulptisto, ŝia patrino desegnisto.Tove jam infanaĝe kaj junaĝe talente desegnis, sed ankaŭ verkis rakontojn. En ŝiaj desegnoj baldaŭ aperis kelkaj fantaziaj estaĵoj. Unu el ili, Mumintrolo, fariĝis ŝia kvazaŭa identigilo. Dum la milita tempo de 1939 ĝis 1945 ŝi komencis verki rakontojn pri la aparta mondo de Muminvalo kaj loĝigis en ĝi kelkajn figurojn ĉirkaŭ la centra rolo de Mumintrolo. La ilustraĵojn de la rakontoj ŝi kompreneble mem desegnis. En 1946 aperis Kometo en Muminvalo, kiu estas tre sendependa verko, aventuro kiu baldaŭ iĝis fama kaj klasika infanlibro de tiu speco, kiu ravas ankaŭ plenkreskulojn. Sekvis aliaj verkoj, kaj baldaŭ ili ĉiuj aperis en alilingvaj tradukoj. La libroj pri Mumintrolo estas legataj kaj ŝatataj de infanoj kaj plenkreskuloj en multaj landoj.Sume aperis pri Muminvalo ok longaj romanecaj rakontoj, unu kolekto de mallongaj rakontoj kaj kelkaj bildlibroj kun versoj por etaj infanoj. Krome Tove Jansson kreis bildstrian rakonton pri Mumintrolo. Surbaze de la Mumin-rakontoj ŝi kreis ankaŭ teatraĵojn.

Product successfully added to cart!